2.
Raporto 2 pri somera vojago al Rusio
Ni estas la 21-an de Julio. Ekde nun, kaj gis Tioumeno en Siberio, kie mi estos la 10-an de augusto, mi biciklas sola. Kompreneble, mi iomete timas tiun situacion, car mi preskau ne scipovas la rusan lingvon, kaj tio ne faciligas raportojn kun la logantaro. Tamen, mi devas tuj aldoni, ke pli bone estas vojagi sole ol grupe ; fakte, kiam oni ec nur duope estas, oni jam konsistigas grupon, kies interna komunikado sekve igas malpli urgan eksternan alparolon. Male, kiam oni estas sola, neprigas tia komunikigo. Do al mi ne restas alia solvo ol klopodi kompreni renkontitajn Rusojn, kaj plej bone kiel eble respondi al ili. Fakte multigas malgrandaj aventuroj por la izola vojaganto.
Kamparaninoj vendantaj logomojn vojrande donacas al mi ion pro mangi kaj trinki ; ce tendumejo, mi jam pretis por noktumi, kiam alvenas veturilo, kies pasageroj invitas min partopreni en fiskaptado en rivero Irgyz : tiun vesperon, oni sukcese fiskaptis, kuiris, mangis... kaj drinkis ; la morgauon, sabate, ili kunkondukas min en Balakovon, kie ni pasigas tagdauron ce Volgo banante nin, mangante kaj trinkante. Alifoje renkontigo estas kun t.n. Pikaso, pentristo, kaj kun autisto kiu insistas por donaci al mi monbileton de 500 rubloj, kaj kun tatara kuracisto de Abdulino, kiu invitas min en sia domon por bani, satmangi kaj trinki teon, ktp ... Neniu tago pasas sen tiaj neatenditaj agrablaj renkontoj. Tiel vojagante, mi alvenas en Ufa, kie Nina Svileneva kaj sia edzo Nikolai kore akceptas min en ilia domo. Estas la 31-a de Julio ; dum 2 tagoj, ili vizitigas al mi urbon kaj amikojn. Kiel agrable estas renkonti samideanojn, kiuj tiel atente zorgas pri gis nun nekonata vojaganto : nekonato oni alvenas, amiko oni forveturas, tiel estas magio de Esperanto tra la mondo !
Merkredon, la 2-an de Augusto, posttagmeze mi forveturas Orienten ; Uralo estas proksima. Transveturi tiun montaron kun mia peza biciklo estas malfacila tasko : ne tre alta estas Uralo, sed ciuj valoj direktas nord-suden, tiamaniere kiel mi devas sencese supren-kaj malsuprenbicikli dum proksimume 400 kilometroj. Uralo estas limo inter Europo kaj Azio ; enirante Siberion, mi eniras ankau Azion. Post celiabinsk, pli ebena igas mia vojo. Mi estas nun direktante al Tiumeno, kien tomska Aleksander Iscuk (Sacuk) pertrajne veturas por renkonti min kaj bicikle akompani min dum 3 semajnoj tra Siberio. La 10-an de Augusto, mi estas en Tiumeno, kie Mansur Mamkin amike akceptas min en sia tiel beleta siberia domo. La registrilo de la bicikla indikas 2960 kilometrojn.
Dum 2 tagoj mi restas ce Mansur : ni vizitas la urbon, renkontas Esperantistojn. De laborejo sia, Mansur telefonis al Tiumena Televido ; posttagmeze alvenas al lia domo televida teamo por fari etan reportajon pri mia vojago : oni eldemandas miajn impresojn pri lando, homoj, kaj kialoj de tia vojago. La biciklo, kvankam tre malnova, kaj pro tio eksmoda, multe interesas ilin ; tiun reportajon mi enmetis en diaporamon, kiun mi jus finpretis.
La 11-an de augusto alvenas Sasuk : mi iris atendi lin ce stacidomo ; ni kune iras al la domo de Mansur por finpreti la biciklojn, kaj posttagmeze forveturas orienten, al Omsko. Tiun vesperon, fulmotondro minacas : ni urgeme tendumas en angulo de kampo de terpomoj, dum jam la fulmotondro ekbruegas kaj komencigas diluvo. Tamen ne tre longa tempo dauras pluvego, kaj ni povas finfine endormigi kaj bone ripozi.
Dimancon ,la 14-an, ni estas en Ichim. Post kelkal kilometroj, ni renkontas Bernhard, Germano el Dortmund, kiu biciklas al Irkutsko, kaj poste al cinio. Li ne parolas la esperantan, sed li bone komprenas la francan, kaj mi iomete la germanan. Tiel ni nun biciklas triope. Bernhard tuj komencas lerni Esperanton, tiel ke post kelkaj tagoj li sufice bone komprenas nin. Kaj tiel venas al mi ideo : kial ne krei frataron de longajn distancojn satantoj, kies cefa lingvo estus Esperanto ? cu la unua celo de Bemi ne estas tiu : " Diskonigi Esperanton inter biciklantoj " ? Fakte, mi jam parolis pri tio al kelkaj biciklantoj, kiuj pretus aligi tian frataron ; miaopinie, oportune estus pripensi tion.
La 16-an de augusto, posttagmeze, ni transveturas ponton sur rivero Irtys, je eniro de Omsko, kie atendas nin mia kara amiko Venjamin Rozenberg, fama mondcivitano kaj Bemi-ano. Kvankam ni alvenas triope, li - kaj la tuta familio -bonkore akceptas nin. Ni restadas ci-tie 3 tagojn, kaj mi devas konfesi ke tiuj tagoj de ripozo bonvenitaj estas post migrado de 3641 k-oj. Ni kune vizitas la oficejo de " Ovir ", kie ni devas registrigi mian eniron en Rusio : mi timas ke cio ne iros glate, car ja mi jam estas de unu monato kaj duono en la lando, kaj oni principe devas registrigi sin tuj post alveno en la lando ; sed oni ne riprocas al mi nenion, kaj ec proponas reveni kiam finigos valideco de vizo, por daurigi gin se bezono. Dum tiuj benitaj tagoj, ni vizitas urbon, kaj amikojn. Inter aliaj, ni renkontas " Micha ", esperantista bardo, kaj Andreo, prezidento de la omska E-a klubo, kaj aliaj kunklubanoj, kiuj aparte kunvenigas pro nia vizito.
|
Sed jam estas la 20-a de Augusto, kaj restas al mi pliol 3000 kilometroj por bicikli. Estas dimanco. Venjamin akompanas nin. Dezerta estas la vojo, kaj rekta. Blovas favora vento, tiel ke ni sukcesas veturi 130 kilometroj ! Ni atingos Novosibirskon, 713 k-ojn foran, en nur 4 tagoj kaj duono. Tie, la 25-an de augusto, mi festas mian 65-an naskigrevenon, ce korespond anto de Bernardo : mi certe maljunigas, sed mi konsolas min pensante ke mi sen dube estas pli juna ol morgau !
De Novosibirsko, en nur 2 tagoj ni atingas tomskon, kie Sasuk gastigas nin en sia domo. Dank'al Sasuk, ni povas viziti la urbon, kaj aceti cion utilan por pluvojagi. Dank'al li, venas ankau televida teamo, kiu multe fotas kaj interviujas nin. La saman vesperon, ni atente rigardas televidajn novajojn, kaj tiel ekscias ke 2 okcidentuloj estas traveturantaj la urbon, kaj ke, interalie, ili komunikas per la esperantan. Ciam amuze estas vidi sin ce televido !
Mardon 29-an de augusto, restas ankorau 2 tagoj al Sasuk por akompani nin ; La 31-an, li devas reveni hejmen, por labori ekde la 1-a de Septembro. Ferioj estas agrabla tempo, sed ciam tro rapide pasas. Li entrajnigas la biciklon en Marinck : ni kune biciklis dum pli ol 2000 kilometroj, ni kune travivis neforgeseblajn momentojn. Sed la vivo tiel estas : ciu devas iri lau sia propra vojo ; kaj mia vojo direktigas pli orienten. La 2-an de septembro, ni estas en Krasnoiarsko, post 5250 k-oj de biciklado. La Prezidento de la tiea E-a klubo, Sergej Bronov, akceptas nin. Dimancon la trian, Li vizitigas al ni tiun tre agrablan urbon, kiu kusas ambauflanke de rivero Ienisej. Posttagmeze, ni partoprenas en kluba kunveno, kaj poste promenadas lau rivero gis vespero.
Lundon la 4-an de Septembro, ni transveturas Ienisei kaj direktigas al Irkutsko. Jam de la komenco supreniras la vojo, pli kaj pli malebena gi estas, kaj kontinuas dum pli ol 1000 kilometroj. Tamen, sencese supren/malsuprenbiciklante, ni finfine alvenas en tiu fama urbo, kiu kusas lau Angara rivero, 13-an de Septembro. Bernardo atendas ci-tie germanan amikinon kiu flugas al li por 2 feriaj semajnoj. car restas al mi tempo, car suna estas autuno, mi daurigas sola mian vojon gis la mita lago Baikalo. Mi bonsancas vidi gin sub sennuba cielo ; belegaj estas autunaj koloroj, blua estas la akvo de la lago; dum pli ol 200 kilometroj, mi malrapide biciklas lau ciam sangantaj pentrindaj pejsagoj. car tre proksima estas montaro, malebena kaj sekve ne facila estas la borda vojo. Sed tio ne gravas, mi havas tempon por vagi, miri kaj foti.
Forlasinte lagbordon, mi nun suprenbiciklas lau valo de Serenga, rivero kiu fontinta en Mongolio fluas al Baikalo. Mi estas en Buriata Respubliko, kies cefurbo estas Ulan-Ude, kie mi estas alvenanta la 21-an de septembro, post 7350 kilometroj veturitaj de Milerovo ce ukraina landlimo. ci-tien mi revenos en 2001, kiam nego fandiginta estos kaj printempo denove disflorigos kamparflorojn, car hodiau, le 24-an de septembro, jam eknegas ec en ebenajo, dum mi estas okcidenten revenanta. Dum la longa trajnado de 5 tagoj al Belarusa Bresto, mi memoras la multnombrajn travivajojn de mia longa vojago kaj ne dubas pri ricaj venontaj renkontoj en 2001 tra fororienta Siberio kaj mistera cinio.
|