1.
Raporto pri vojago. Vojagi en Esperantio, Jen bona ideo! Post mia partopreno en printempa bicikla karavano al Krimeo, ciam biciklante, mi revenis hejmen tra orienta Europo ; Kieg akompanis min gis limo inter Hungario kaj Austrio. Poste , sola, mi eniris Austrion ; ekde Vieno, mi sekvis pitoreskan Danubovalon. Ni estis en Majo : Printempo estis eksplodanta. Tre agrable estis bicikli lau fluo de la rivero, jen dekstre, jen maldekstre, sur vojo certe sen asfalto, sed ankau sen motortrafiko ! Tiel mi sekvis Danubon preskau gis gia fonto, en Germanio, dum kelkaj centoj da kilometroj. Fine de Majo, mi estis denove en mia dolca Bretonio, nekompareble bela en tiu sezono ! Jes ja, estas vere : se vi tion ne kredas, venu, perbicikle compreneble, kaj vidu !(Mi invitas vin). Tiu biciklado estis nur prologo de la somera, sed jam estis konsiderinda biciklado de 3000 kilometroj. Dum junio, mi intencis : unue, ripozi min iomete ; due, farigi kelkaljn teknikajn sangojn sur la biciklo kaj plibonigi dispartigon de la pakajoj sur gi ; Trie, aceti vizojn por Belorusio kaj Rusio : Fakte ne forgesu mian intencon plu vojagi tra la mondo ! car en norda hemisfero somero estas oportuna sed ne tre longa periodo por vojagi, mi devis hasti finprepari min por daurigo de mia vojago orienten. La dudek nauan de junio, mi finfine ricevis miajn vizojn ; la Unuan de Julio, forlasante por kelkaj monatoj domon, familion ...kaj hundineton, mi estis ekveturanta... Ekde nun, ni kune legos kelkajn el ciutagaj notoj en taglibro skribitaj. 1-an de Julio : Biciklo alkrocita malantau la kamioneto, mi veturas al Haarlem en Nederlando : KIEG Eichholz atendas min. Lunde la 3-an, ni kunveturas al Germanio, tendumas 100kmoj antau Berlino, kaj la morgauon vespere, ni atingas Varsovion. Ci-tie ni forlasos la kamioneton ce Piotr Plebaniak, Esperantisto(Vidu Pasporta Servo), kiu havas lokon por parki en sia gardeno. La 5-an, Kieg kaj mi finpretas biciklojn, kaj posttagmeze veturas al la stacidomo : direkto Terespolo, ce belorusa landlimo. Ni tie tendumas, en urba sportejo ; Tutan nokton bojadis hundoj , la rezulto estas ke ni ne tre bone dormis . Fru matene, ni jam estas survoje : jen la limponto. Multaj veturiloj jam atendas antau bariloj ; avantago por bicikloj estas ke ni preterveturas ciujn, kaj alvenas antau multenombraj policistoj kaj doganistoj ; oni konscience kontrolas nin, scivoleme demandas pri destino nia, mirigas pro ekipajo, kaj senkredeme ekbalancante kapon finfine multestampas niajn pasportojn. Ni estas en Belorusio, kaj vigle biciklas al proksima urbo de Bresto, kie ni intencas entrajnigi biciklojn kaj ni-mem gis Millerovo, en Rusio, ce ukraina landlimo. Dauris la transpaso 45 minutoj ! 6-an de Julio : vespere estas rekta trajno al Rostovo/Dono, ni uzos gin. Rektaj trajnoj pli bone taugas al ni, car ne estas maldika afero en- kaj eltrajnigi biciklojn kun ciuj pakajoj. La tutan tagon, ni estas en Bresto, kaj pasigas tempon kiel ni povas ; amaso da homoj pacience atendas iun trajnon. Versajne ili kutimas atendi, car neniu senpaciencas. En okcidentaj stacidomoj, etoso pli nerviga estas : ci-tie oni sage lasas tempon al tempo ! Finfine ekveturas nia trajno ; la bileto kostis nur 12 US dolarojn. Nokte, ni transpasis la rusan limon, sed pri tio ec ne ekkonsciis, car neniu kontrolo okazis : kaj mi devas tuj aldoni ke mi neniam kontrolata estos gis mia reveno al Bresto, miriga afero, cu ne ? Post 36 horoj en trajno, ni alvenas en Millerovon ; post nia eltrajnigo, sen prokraste, ni direktas nin Orienten ; tamen ne facile, car estas multaj vojoj en la urbo, kaj ni devas multe demandi pri la justa vojo al logantoj, kiuj ne ciam bone scias pri tio . Tiun 8-an de Julio, ni atingas Katchari. Ni estas direktantaj al Donovalo tra norda Kaukaso. Kilometrajo : 70 kmoj. Dimancon,frumatene, ni estas sur la vojo. Malebena estas tiu-ci ; longdistance vidas rigardo ; car horizonto fugas en malproksimon, sento de vasteco invadas nin. Nia stranga ekipajo mirigas ciujn, tiom bestojn kiom homojn : ekvidante nin, iu cevalo tirante careton abrupte iris al vojfosajo, hundoj bojadas kaj postkuras nin, autistoj malakceligas au haltas sian auton, ec anserinoj kriacas, videble malkontentaj pro tiu nekutimajo. Dezirante eviti troan trafikon, ni ekpensas uzi malgrandan vojon, kiun ni taxas mallongigi distancon ; kvankam oni malkonsilas tion al ni pro dangero de sovagaj hundoj, ni forlasas cefan vojon. Post kelkaj vilagoj, fakte ne plu estas asfalta vojo, nur tera spurvojo restas, kaj dum 25 kilometroj ni uzos gin. Sur gi, ni renkontas 5 georgianajn kamionojn, kiuj tiel klopodas eviti vojan kontrolon ; versajne ili estas kontrabandistoj, por nia kvieteco pli bone estas ne foti. Tiun saman dimancon, vespere, ni estas acetantaj panon en iu magazeno de Miliutinskaja, kiam tiea loganto invitas nin en sia domo. Ni sekvas lin, kaj fakte tre bone mangas. Sed nia gastiganto jam multe drinkis, kaj cu pro vaporoj de alkoholo, cu pro alio,mi ne scias : subite li ne plu deziras vidi nin, kaj minacante invitas nin tuj foriri. Kieg kaj mi multe pripensis pri tio, sed mi devas konfesi ke mi hodiau ankorau ne komprenis la kialon de tia stranga konduto . Jam de longe noktigis kiam ni fine tendumis ce sportejo : ec tie, multaj gejunuloj vizitis nin, kaj ankau la filino de nia ebria gastiganto : si pardonpetis nin pro la patra konduto ! Post tiu sperto, mi ciam klopodis eviti ebriulojn, sed ne ciam facile estas kiam ili tiom multnombraj estas.

Lundon, la 10-an de Julio, ni estas en Morozovsko. La estrino de kulturdomo ekvidas nin, kaj invitas nin por tagmangi ; alvenas jurnalistoj, kiuj intervjuas nin. Oni multe demandas kaj fotas ; mi demandas ilin pri tiuj sovagaj hundoj, kies dangero estis indikita al ni la antautagon. Jen la respondo : antau 3 semajnoj , dum casesploro, casistoj mortpafis en cirkauajo du bestbandojn, unu da 9, alia da 7 flavbrunaj bestoj, t.e. miksajo el hundo kaj lupo, famaj pro ilia agresemo. cu ciuj estis mortigitaj ? Versajne ne ! Do tiu dangero estis efektiva en Norda Kaukazo. La 11-an de Julio, ni estas akceptitaj en tendumejo de pioniroj ce rivero Dono ; tie somere laboras Roman Saveliev, Bemi-ano el Volgogrado, kiun Ivo indikis al mi kiel biciklosatanto. ROMAN amike akceptas nin : ni povas lauvole mangi, lavi sin, ripozi, promeni. La morgauon , festo estas arangita pro nia alveno : oni kantas, dancas, skecas, kaj kompreneble intervjuas tiujn nekutimajn vojagantojn, kiel ni aspektas al ili ; poste, ciuj volas havi autografojn, kaj ni devas dum longaj minutoj disdoni subskribon nian sur amaso da paperoj au kartetoj. Estis tre amuza sperto, kaj ni, se ne plezure, tamen simplanimece ludis stelulojn. Hodiau estas la 13-a de Julio. Ni alproksimigas Volgogradon. Roman, kiu peraute revenis hejmen, atendas nin ce Gorkovskii, familiare nomita " Maksimka ". Ni kune biciklas al la granda urbo, kiu kusas dekstraflanke de Volgo, kaj kiu estas pli ol 80 kilometroj longa ! Kiom gastema estas nia amiko Roman ! Li atente prizorgas nin ; nenio mankos al ni dum nia restado en lia domo. Li ankau arangas renkonton kun esperantistoj en la urbo ; interalie, ni renkontas Oleg, kiu gvidas nin tutan tagon tra la urbo, Paulino, jurnalistino, esperantistino ekde infaneco, Eduardo, la prezidento de la tiea E-a Klubo, ktp... Du tagojn ni restadas en Volgogrado, kaj dimancon, la 16-an de Julio, ni ekveturas norden, lau Volgo. Mi ankorau ne parolis pri temperaturo en Volgovalo : varmega estas vetero. Hodiau posttagmeze, termotretro indikas 40 gradojn en ombro ; la problemo estas , ke senombra estas la vojo. Sekvo estas , ke ni devas multe trinki, car ni multe svitas : 5 au 6 litroj da diversaj trinkajoj ciutage estas necesaj por kompensi akvoperdojn niajn. Ne nur varmego regas, sed ankau vento. Frue preskau ne estas vento ; sed, ju pli kreskas varmo, des pli forte blovas vento. Kiam tiu-ci favora estas, ne geminde estas ; sed bedaurinde ne ciam tiel okazis. Dum du tagoj, la vojo forlasas bordojn de Volgo ; gi pli kaj pli igas malebena, mallarga, difekttita, kaj trafikplena ; plie gi estas dezerta, devigante nin atenti pri niaj fluidaj kaj solidaj provizajoj. Tial mi proponas al Kieg trasipi Volgon, car mi rimarkis ke aliflanka vojo aspektas ebena. Ni demandas soforojn pri tiu vojo : iuj diras, jes, estas sufice bona vojo ; aliuj diras, ne cie estas asfalta la vojo. Kion fari ? Iri, kaj provi. Tiel ni faras, kaj ensipigas la biciklojn en Kamishin. Tre larga tie estas Volgo, 9 kilometroj ! pli ol rivero, gi similas lagon ; iuj riverborduloj ec nomas gin maro. Efektive, tiuflanke, ni trovas ebenan vojon, kaj plie dorsan venton ; sed preskau dezerta estas la vojo, sen vilagoj, sen trafiko. Post kelkaj kilometroj, ni komprenas la kialon de tiu stranga fakto: Kvankam indikita sur mapo, tutsimple ne plu estas vojo, oni estas konstruanta gin. Tiam ni devas bicikli sur tre malbona spurvojo, kaj tiel dum 3 elcerpantaj horoj ; fine de posttagmezo, nova " oblasta " regiono provizas al ni novan bonan asfaltan vojon, kiu senprobleme kondukas nin al Engels, ce Volgo, Kie ni disigos : Kieg deziras veturi pertrajne norden al Murmansko, kaj mi mem intencas plu bicikli orienten ; estis tre agrable esti kune, sed de nun ciu devas vivi sian propran vivon, iri sian propran vojon. Ni kune biciklis iomete pli ol 1000 kilometroj.

Zef Jegard

Хостинг от uCoz